La akvoguto

28 3 2
                                    

              Ne memoras ĝi, kie naskiĝis. Iam, ĝi loĝis en nubo kaj troviĝis en gasa stato. Sed ĝi rimarkis, ke la aferoj nigriĝis laŭgrade kiel la tempo pasis. Kaj tiel nigra ĉio iĝis, ke la nubo fariĝis pluvnubo. Kaj la guto pluvis. Ĝi falis surteren, enprofundiĝis, trovis akvotavolon. Eliĝis per natura puto kaj partoprenis en rivero. La situacio tiam ŝajnis pli trankvila, kiam la rivero ĵetiĝis akvofale. Sed ne temis pri ordinara akvofalo: estis hidroelektra. La guto ne havis okulojn, sed ĝi sentis, ke eniris tubon. Kaj la tubo preskaŭ neniam finiĝis, ŝajnis pli longa ol la rivero. Ĝis kiam ĝi fine eniris enorman akvujon. Dum mallonga tempo. Ĝi devis eniri alian tubon, kvankam tiu estis malpli dika, tra kiu ĝi atingis alian pli malgrandan akvujon, eble doma. Kaj ĝi revis pri la bonaj tempoj en la nubo. De tie ĝi malsupreniris per plastika tubeto kaj falis en filtrilon. Kaj ĝuste tiam okazis al ĝi la tragika momento de ĝia vivo. Ne, ĝi ne estis trinkita, kiel vi eble pensas. Plej malbone. Ĝi estis akuzita superbordigi, per sia sensignifa ĉeesto, akvoglason, inspirante ideon, tiel, unue al Chico Buarque, poste, al mi, malgrava raportisto.

* * *

RIM - Chico Buarque estas brazila famega verkisto kaj muzikkomponisto, kiu verkis teatraĵon kaj kanzonon titolitan Akvoguto.

Вы достигли последнюю опубликованную часть.

⏰ Недавно обновлено: Jan 06, 2017 ⏰

Добавте эту историю в библиотеку и получите уведомление, когда следующия часть будет доступна!

TekstetojМесто, где живут истории. Откройте их для себя