Terpomoj en la Lago

16 1 0
                                    

Edgaro

"Ni pretiĝis por la invado de eksterteranoj. Ni tute malpretis por la invado de la terpomoj."

Onklinjo parolas kun ni apud la fajro - mi, la plej maljuna knabo, mia fratino, kaj mia beba frato. Ni sidas sur pajlolito, en malprofunda kaverno. Ni atendas la revenon de mia panjo.

Mi ekstaras kaj marŝas al la enirejo de la kaverno. Onklino daŭras ŝian historian rakonton, sed mi jam scias ĝin. Mi rigardas la noktĉielon momente, kaj iras lagen.

---

Aŭbrejo

Onklinjo daŭrigas sian rakonton al mi kaj fraĉjo Kriso. Mi aŭskultas kaj tenas je Kriso.

"Nu, miaj karaj, kion vi faros se vi vidas terpomanton?" Ŝi kvizas nin (aŭ, MIN, ĉar Kriso ne jam povas paroli!)

"Se mi trovos terpomon," mi recitas, "mi kaŝos min mem."

"Kaj se vi ne povos kaŝi?"

"Mi petos ke ĝi permesos min vivi daŭre."

"Jes, jes..." Mia onklino rigardas la spacon malantaŭ mi; nenio ĉeestas, ŝi nur rigardas ŝian propran memoron.

---

Kriso

Blah blah blah bloooo. Ma ma ma. Ba ba brooooo.

---

Onklino Taja

Mia edzino, ŝi estis belega. Mi preskaŭ povas vidi ŝin en mia menso. Ŝia ruĝa haro, ŝi lavas ĝin en la rivero. Mi sidas en la sunlumo. Birdoj kantas, insektoj dancas.

Subite, terpomo aperas apud ŝi. Mi ne estas sufiĉe proksima.

La terpomo montras ĝiajn akrajn dentojn kaj dum unu momento, mia edzino malaperas sub la rivero kun la terpomo.

Mi preskaŭ sekvas ilin, sed mia fratino ekkaptas min.

---

Edgaro

La terpomoj... Terpomantoj... Ili ne timigas min. Ĉe la lago, mi ĵetas ŝtonetojn. Venu, venu...

Terpomo malkaŝas meze. Venu, venu...

Mi rigardas ĝiajn etajn okulojn kaj ĝi malrapide naĝas al mi. Mi tenas ŝtonon en mia mano.

Ni restas kaj rigardas unu la alian. La sono de branĉrompo atingas mian orelon, kaj mi kapturnas. Dum la unua sekundo, mi vidas mian fraton, kaj dum la dua sekundo, la terpomo montras ĝiajn akrajn dentojn, kaj dum la tria sekundo, mia frato estas en la lago. Kvare, la terpomo kaj mia frato malaperas.

Mia korpo eksaltas lagen, sed la mano de mia panjo ekkaptas min.

Etaj Rakontoj Esperantaj (Small Esperanto Stories)Where stories live. Discover now