Lunlumo

9 1 0
                                    

Sub la lunlumo estas kiam la interesaj aferoj okazas. La junuloj renkontas kaj amindumas. La malbonuloj serĉas etajn trezorojn. Kaj mi ĉasas vampirojn.

Mi sekvas spuron de unu en la sabla vojo ekstere de la urbo. Unu, du, tri, kvar. Se ili lernus marŝi dupiede, eble tiu ĉi ne estus tiel facila.

La piedmarkoj iras al la hejmo de mia amiko, Fronk. Mia koro ekrapidbatiĝas kaj mi serĉas la perimetron. Ni trovas malfermitan pordon kaj mi mallaŭte puŝas ĝin plu.

La ĉambro mallumas. Mi ne povas voki por mia amiko, se la vampiro daŭre ĉeestas. Mi malrapide paŝas, mia armilo en miaj manoj.

Mi serĉas eĉ de la ĉambroj ĝis mi trovas silueton.

"Fronk? Ĉu vi?"

La silueto tremetas momente, kaj ŝanĝas ĝian formon kaj paŝas al mi. En la lunlumo el la fenestro, mi vidas:

La alpaka vampiro, kiu tenas la kapon de Fronk en siaj dantoj.

Mi pretigas mian kazon kaj la alpako ŝatas al mi, hufoj svingas freneze. Unu hufo batas min en mia kapo, sed mi lazas la alian. La alpako falas forte kaj batas la plankon per ĝia korpo. Fronkapo rulas foren.

Mi frapas la kapon de la alpako per la kolbo de mia lazo, kaj ĝi ekdormas... Malpace. Mi prenas la dentojn de la alpako - nun estas maldanĝera - kaj mi prenas Fronkapon. Mi liveros ĝin al lia familio pli poste.

Mi eliras el la hejmo triste kaj lace. Mia nokto estas finata. Morgaŭe, mi ĉasas pliajn alpakajn vampirojn, ĉar nur mi estas sufiĉe kuraĝa.

You've reached the end of published parts.

⏰ Last updated: Feb 11, 2020 ⏰

Add this story to your Library to get notified about new parts!

Etaj Rakontoj Esperantaj (Small Esperanto Stories)Where stories live. Discover now