LA UNUA NOKTO ĈE LA MORTINTO.
Nokturno.
La aŭgusta suno ĵus subiris...
La ĉielo super Petřín kaj Hradčany4 ekbrulis je plej varmaj sangaj rozoj, kiam - ŝtelirante, kun la manoj krucitaj sur la brusto kaj kun la okuloj ĉaste mallevitaj al la tero ŝi forlasis la pordon de l' monaĥejo.
Monaĥina robo de »kompatemaj fratinoj« kovras la korpon, densa vualo ĉirkaŭvolvas la vizaĝon. Sed la ŝtelirantaj paŝoj tamen vidigas elastecon; kvankam la kapo estas mallevita al la brusto, tamen la rekta teniĝo de l' gracia talio kaj periode iu pli elasta ekmovo atestas, ke la monaĥino estas juna.
Kun modera rapideco ŝi trairis dezertan straton en la senpera proksimo de la monaĥejo kaj trairinte poste kelke da mallarĝaj, tordoliniaj, sed dum la vespero vivoplenaj stratetoj, ŝi deflankis en la ĉefan straton.
El la personoj, kiuj renkontas ŝin, unuj sin turnas post ŝi, aliaj eĉ haltas; sed la monaĥino atentante neniun kaj nenion rapidas pluen - kaj pensas sole pri la celo de sia vojiro.
Antaŭ kvarono da horo la abatino simple kaj seke komunikis al ŝi, ke en tiu kaj tiu domo, en la unua etaĝo, unua pordo - iu mortis, kaj ke la parencoj deziras, ke iu el la monaĥinoj pasigu preĝante la nokton ĉe la mortinto.
Humile ekmovis la monaĥino jese la kapon, vestis sin, kovris la vizaĝon per la vualo kaj konante la straton kaj la domon ŝi ekiris.
Post dudek minutoj ŝi estis antaŭ la celo - en dezerta flanka strato antaŭ ekstremaĵa, malluma domo kun alta, kurbiĝanta tegmento. Per la fero surforĝita pordego kun antikva fera martelo estas tute malfermita; sed la malgranda, mallarĝa korto ĉirkaŭata de la altaj apudaj konstruaĵoj estas dezerta, malafabla kaj en la ruĝeta vespera duonlumo preskaŭ fantoma.
Malrapide ŝi trairis la pordon.
En la korto ŝi ekrigardis ĉirkaŭ si kaj ekvidinte dekstre lignan, kadukan ŝtuparon ŝi komencis malrapide supreniri ĝin. Post kelke da sekundoj ŝi aperis sur malnova ligna balkono antaŭ la unua pordo.
Momenton ŝi haltis, kvazaŭ ŝi volus ekspiri. Sed tuj poste ŝi ekprenis la anson - la pordo estis ŝlosita... Ŝi do ekfrapis - mallaŭte kaj singarde, kvazaŭ ŝi timus interrompi iun.
Post la momento ekbruetis interne la riglilo, la pordo malfermiĝis kaj post ĝi aperis dekdujara blondhara knabino. Ekvidinte la monaĥinon ŝi ekmurmuris ion kvazaŭ saluton kaj cedis; la monaĥino eniris poste malkuraĝe kaj senbrue kiel timema ombro...
Ŝi estis en malplena vestiblo kaj trapasinte ĝin ŝi eniris post la knabino en antaŭĉambron, kiu estis preskaŭ senmebla.
Proksime de la fenestro rigardanta la korton staras ronda nekovrita tablo; sur ĝi brulas simpla petrola lampo. Apud la tablo sidas tri virinoj.
Unu, sinjorino ĉirkaŭe kvindekjara kun akraj, sed tamen ne malagrablaj vizaĝtrajtoj, havas okulojn sange ruĝajn de la plorado; ŝia vizaĝo vidigas malĝojon. Sur la vizaĝoj de du aliaj vidiĝas tiu speco de l' kompato kaj malĝojo, kiu ĉiumomente povas cedi al la indiferenteco.
Kiam eniris la monaĥino, ĉiuj tri kvazaŭ post la komando leviĝis. La sinjorino kun la ruĝaj okuloj iris senparole kelke da paŝoj renkonte al la monaĥino, kiu haltis apud la pordo.
Preskaŭ neaŭdeble defluis de la lipoj de l' monaĥino la kutima saluto: "Estu laŭdata Jesuo Kristo!" La virinoj resalutis. Tiuj du diris la saluton kun akcento akra, la sinjorino kun la ruĝaj okuloj resalutis interrompe kaj poste komencis singulte plori.
La monaĥino staras sendecide apud la pordo kun la okuloj mallevitaj al la tero kaj kun la manoj krucitaj sur la brusto.
Post mallonga momento la ĝemanta sinjorino sin turnis, aliris al la kontraŭa pordo kondukanta al la apuda ĉambro kaj malferminte ĝin cedis iom flanken, por ke la monaĥino povu oportune eniri.