"K-kie mi estas?" Rajano demandis al la verdaj nuboj el lia arbo-segxo sub la pluvado.
Silenteco ridegis.
La mistera vocxo demandis denove, "Cxu la realo suficxe rea-"
"KIU ESTAS VI?!" Li panikigxis. Lia vocxo rompis la pacon.
"Fek."
"Fek? Kia fek?!" Rajano konfusitis, sidinte, vidinte nenion.
"Cxi tia fek, klare." La kalma vocxo ehxis tra la atmosfero, super la loko.
"KIU! ESTAS! VI!"
Momento trapasis.
"Ni estas la Zaj."
"La kiuj?!"
"Programistoj de la realo."
Realo. Rajano sentis subitan malvarmeceton en lia dorso.
La realo ja sxangxis denove. Senaverte. Sangxis el tiu malplena planedo al iu malplena oficejo. La blankaj muroj rigardadis lin.
Liaj malsekaj vestoj lasis akvajn gutajn al la planko. Ilia forigxado malvarmigis lian hauxton.
"Cxu la realo suficxe realas por vi nun?"
Ridetis li. "Klare ne." Rigardis siajn manojn. Kia damna songxo estas cxi tio?
Pordo malantaux li malfermitis.
"Rajano, cxu?"
Rajano turnis lian kapon, vidis viron verde vestita. "Jes?"
"Ni pretas. Venu."
YOU ARE READING
La Zaj
Fantasy"Ni estas la Zaj - la realo-programistoj. Cxu la realo suficxe realas por vi?" Rajano estas subite transportita el lia propra mondo per malfunkcio de la programoj de la Zaj. Tio kio okazas el tiam - estas mistero gxis kiam verkitos. Cxu Rajano trovo...