Originala titolo: Atestado de óbvios
Verkis: Tetê Catalão (teksto) kaj Flávio Fonseca (muziko)
Esperantigis: Flávio FonsecaĈiam ekzistos
lumo kontraŭ tenebro;
aero, padoj, denove lum', ekzistos
kiu forigos la trabojn, relumige,
elmontrad'.
ĉiam ekzistos
kiu strebas al transiro, tra akrec',
eĉ se tre en risk',
ĉiam ekzistos klarigad'
tener' lum' tondroj mildaj mova deviz'
ĉiam ekzistos
strebantoj al feliĉ'!* * *
Rim: Registrita portugallingve en la KD "A força que ecoa em todo canto", 1996.
Prezentita esperante dum koncerto en UK en Prago, 1996.

YOU ARE READING
Muziktekstoj
PoetryOriginalaj kaj tradukitaj poemoj verkitaj kiel muziktekstoj. Eĉ la tradukaĵoj estas el propraj nacilingvaj tekstoj, neniu el aliaj aŭtoroj. Kiam temas pri tradukaĵoj, troveblas mencio pri originala titolo. Aliaj referencoj troveblas sub ĉiu poemo.