Originala titolo: Rapto mútuo
Verkis portugallingve kaj esperantigis: Flávio Fonseca
Estas la sesa, kaj jam la tago vesperas.
Vivo aeras, dolĉa murmuro de aŭro,
kaj per impresa korkolorplena lum' veras,
ĉar ĝin konkeras kvazaŭ soif' je restaŭro.Ŝvebas poemo; mi kuŝe longe leteras,
kaj min superas pleje la sento responda.
Jes, mia memo vin amas kaj ĝi sinceras,
por vi teneras tuta la am' miamonda.Tiujn momentojn, kvazaŭ verema fabelo,
vi estas celo de mia sorĉa vojaĝo
— rajdas la ventojn perispirita semŝelo —,aŭ per vizito min kisas via vizaĝo:
pli ol miraĝo, ia reciproka ŝtelo;
pli ol gravito, torenta senborda plaĝo!
* * *
Registrita portugallingve en la vinila albumo "Luz do Ar" (1989) kaj esperante en la kasedo "Aerlumo" (1990).
![](https://img.wattpad.com/cover/69670424-288-k242307.jpg)
ESTÁS LEYENDO
Muziktekstoj
PoesíaOriginalaj kaj tradukitaj poemoj verkitaj kiel muziktekstoj. Eĉ la tradukaĵoj estas el propraj nacilingvaj tekstoj, neniu el aliaj aŭtoroj. Kiam temas pri tradukaĵoj, troveblas mencio pri originala titolo. Aliaj referencoj troveblas sub ĉiu poemo.