Verkis: Flávio Fonseca
Ŝategi vin
Ne estas malfacile
Memori vin
Restigas min trankvile
Ni sendube konas nin de jarcentoj
Nia fortega unueco
Pruvas ke malmultaj horoj
Ja signifas nenion
Se la amo estas vera,
Se vivas vere la frateco,
Se apud ni estas Dio.Mi nomos vin
Anima fratineto
Kaj ami vin
Estos ĉiama celo
Ĉar el via nomo fluas emocio,
Poemoj, sonĝoj, resopiro,
La sento de proksimeco,
Senpene la simpatio,
Kvazaŭ bela fina preĝo,
Aŭ kvazaŭ ja dolĉa korŝiro,
Tra kiu ridetas Dio.Amegi vin
Estas ja tre facile.* * *
Verkita dediĉe al mia amikino Simone Neri.
Registrita en la vinila albumo "Flávio Fonseca en Esperanto", 1986

YOU ARE READING
Muziktekstoj
PoetryOriginalaj kaj tradukitaj poemoj verkitaj kiel muziktekstoj. Eĉ la tradukaĵoj estas el propraj nacilingvaj tekstoj, neniu el aliaj aŭtoroj. Kiam temas pri tradukaĵoj, troveblas mencio pri originala titolo. Aliaj referencoj troveblas sub ĉiu poemo.