Originala titolo: Nova madrugada
Verkis: Auta de Souza / Chico Xavier (teksto) kaj Flávio Fonseca (muziko)
Esperantigis: Flávio Fonseca
Kara animo trista kaj sincera,
Se la doloro funde vin brulstampas,
Lumigu preĝe la esperolampon,
Kie ĉagreno tenas vin karcere!Antaŭ l' ombro sturmanta ĉiun sferon,
Se ofendego vundas kvazaŭ lanco,
En la ŝtormo ataka kaj avanca,
Pardonu, silentiĝu, helpadu, esperu!...Forgesita en amareca ĉelo,
Ne ribeliĝu kontraŭ vojmalhelo,
Staru kaj servu, kvankam vi ne ridu...Luktu, ploru, suferu, tamen fidu,
ĉar venas el tenebro tagobeno
En promesoj de nova frumateno!...
* * *
Rim: Registrita portugallingve en la KD "A força que ecoa em todo canto", 1996.
Prezentita esperante dum koncerto en UK en Prago, 1996.
![](https://img.wattpad.com/cover/69670424-288-k242307.jpg)
VOUS LISEZ
Muziktekstoj
PoésieOriginalaj kaj tradukitaj poemoj verkitaj kiel muziktekstoj. Eĉ la tradukaĵoj estas el propraj nacilingvaj tekstoj, neniu el aliaj aŭtoroj. Kiam temas pri tradukaĵoj, troveblas mencio pri originala titolo. Aliaj referencoj troveblas sub ĉiu poemo.