Originala titolo: Amparo oculto
Verkis: Maria Dolores / Chico Xavier (teksto) kaj Flávio Fonseca (muziko)
Esperantigis: Flávio Fonseca
Ne bedaŭru, bonanimo,
Okazintan kontraŭaĵon,
Batal' ne rompu la kuraĝon,
Ĉion zonas la valor';
Ĉar kio al vi similas
Grandegan malfeliĉaĵon
Ja estas ĉiela saĝo,
Vin helpanta Difavor'.Iu vojaĝ' fiaskinta,
Iu prokrastita festo,
Iu malhela sugesto,
Kiu estas amuzfin';
Ia difekto en aŭto,
Iu eta malplezuro,
Modifas ajnan futuron
Estiel savilumin'.Ne ploru pro bagateloj,
El la fido faru jakon,
Dio defendas la brakon,
Kiu agas por la bon';
Tiaj ĉagrenoj, plejmulte,
Estas ĉiela subteno
Sendata estiel beno
De malpli granda malbon'.
YOU ARE READING
Muziktekstoj
PoetryOriginalaj kaj tradukitaj poemoj verkitaj kiel muziktekstoj. Eĉ la tradukaĵoj estas el propraj nacilingvaj tekstoj, neniu el aliaj aŭtoroj. Kiam temas pri tradukaĵoj, troveblas mencio pri originala titolo. Aliaj referencoj troveblas sub ĉiu poemo.