Pri doloro

2 0 0
                                    

Originala titolo: Sobre a dor
Verkis: Flávio Fonseca - Esperantigis: Sylla Chaves

La dolor' estas pelilo
por flugad' al bela for'.
Eĉ pli grava ol flugilo
estas iom da dolor'.

Nutras nin doloro nia.
Iĝas ebla nia vek'.
Kun aldono poezia
ĝi fariĝas nutraĵeg'.

La dolor' en nia brusto
venas, ĉar ni kreskis pli.
En ĝi restas akra gusto,
tamen ankaŭ prav' kaj justo
kaj progreso por ni,

Estas plor' konsola piko,
sed neplor' – pli taŭga bon'.
Ĉiu ago estas briko...
Zorgas Am' pri la mason'.




*     *     *
La portugallingva originalo  estas registrita sur la KD "A força que ecoa em todo canto", de Flávio Fonseca - 1996

Esperanta versio publikigita en "Brazila Esperanta Parnaso", kompilita de Sylla Chaves kaj Neide Barros Rego - Rio-de-Ĵanejro: Oportuno, 2007

Muziktekstojحيث تعيش القصص. اكتشف الآن