Per/ena homĉiel'

1 0 0
                                    

Originala titolo: Inteiriores arte
Verkis: Flávio Fonseca (muziko) kaj Janaína Dias Rocha (teksto)
Esperantigis: Flávio Fonseca



Ĉirkaŭe la ĉiel'
Kaj el ĝi ricev', kapto de la lum'.
Verŝo de la forto milda
Enen de kruĉo sen fin',
Kaj en fin' ne plu la formo,
    argilo,
Sed simple la ĉiel'.

Interne la ĉiel',
La forto de viv', porto de la kruc'.
Retutigo de la eroj
Dispecigitaj en mil,
Tiel ja kvazaŭ magio
   aŭ amo,
Per/ena homĉiel'.


*     *     *
Registrita portugallingve en la vinila albumo  "Luz do Ar" (1989) kaj esperante en la kasedo  "Aerlumo" (1990).

MuziktekstojWhere stories live. Discover now